Lingvaj akademioj

Tio ĉi estas listo de lingvaj reguligaj institucioj, organizoj kiuj kontrolas la evoluon de lingvo. Ofte la normdona kaj lingvopolitika roloj pri lingvo estas plejparte plenumataj de aliaj instancoj ol vere lingva "akademio"[1].

Ekzistas akademioj kun konservaj kaj lingvoesploraj celoj, kun lingvo-evoluigaj celoj kaj kun lingvo-diskutaj celoj.

Konstateblas ke "Akademion" havas tiuj lingvoj kiuj konas florantan pli ol kelkajn jarcentojn longan seninterrompan literaturan historion. La fakto, ke ankaŭ la jida kaj la irlanda havas longan literaturan historion, sed ne fieras pri vera Akademio, sendube rilatas kun la relative malgranda nombro de iliaj parolantoj kaj la batoj kiujn iliaj popoloj suferis en la 19a kaj 20a jarcentoj[1].

  1. 1,0 1,1 Johan Derks, Prilingvaj institutoj de 18 naciaj lingvoj, 1-a decembro 2014

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search